Batalo de Salinas

La Batalo de Salinasde la Salejoj estis lukto en kiu la trupoj de Hernando kaj Gonzalo Pizarro venkis super tiuj de Diego de Almagro, en la 6-a de aprilo de 1538 en Peruo. La kontraŭstaro inter Francisco Pizarro kaj Diego de Almagro dum la procezo de la konkero de Peruo fare de la hispanoj originiĝis en la disputo por la posedo de la urbo Kuzko, kiun ambaŭ konsideris sub propra jurisdikcio kaj kiu estis sub la povo de Almagro el 1537.

La batalo okazis en la antikvaj salejoj de la indiĝenoj de Kaĉipampa, situaj je 5 km sude de Kusko, urbo kiu estis okupita de la pizaranoj post ilia venko. La suboficiro de Almagro, nome Rodrigo Orgóñez, mortiĝis en la batalkampo, same kiel Gonzalo Calvo de Barrientos. Alia almagra ĉefo, nome Pedro de Lerma, akre vundiĝis kaj mortiĝis baldaŭ sur sia lito. Almagro estis kaptita, tuj juĝita kaj ekzekutita per garoto.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search